Prelegoj pri Albert Škarvan en Brodzany Slovensky 

Merkrede la 13an de junio 2018
la membroj de LEK ekskursis.Evka Lepišová, Peter Piar, Peťo Rybín, Vlado Škuta kaj ŝoforo, Janko Vajs vojaĝis al Brodzany, kie Slava Muzeo de A.S. Puŝkin, loĝanta en loka palaco
 
, okazigis rememoran agadon
 
pri Albert Škarvan.

Survoje al Brodzany
tamen ni ekhaltis en Kláštor sub Zniev
 
, rimarkinda
 
vilaĝo kun la karaktero de vilaĝo, sed kun la graveco de la urbo, kun historio
 
riĉa je la influo de multaj elstaraj personoj de la historio de Slovakio, kiel ekzemple poetoj
 
J.M. Capko-Znievsky kaj Janko Kráľ, la fondinto de grava loka Gimnazio kaj nacia aktoro, Martin Čulen
 
, aŭ verkistoj Martin Kukučín, Jozef Gregor-Tajovský kaj aliaj
 
. Vladko Škuta eĉ ĉi tie renkontis sian eks-samklasanon
 
el universitato de tria aĝo, kiun li ĵus menciis antaŭ kelkaj minutoj, ke li ne volus renkonti lin tre multe. Tamen ĝi okazis, kaj Vladko devis iri kaj viziti lian hejmon, kie li ankaŭ ricevis sonorilon (pro lia edzino, kiu kolektas la sonorilojn) kaj li preskaŭ devis pagi 20 eŭrojn. En la ĝusta momento, tamen la edzino la hejmanon batis, kaj firme decidis, ke la sonorilo estis donaco - Vladko pagis nenion por ĝi. Ĝentilecan demandon "kiom mi pagas" li en estonteco pli pripensos (la mokincita rimarko de aŭtoro).

Lokan muzeon ni nepovis viziti,
ĉar ĝin nur malfermas por la vizitoj, kiuj anoncis unu tagon pli frue. Simile, ĝi estis ankaŭ kun loka biblioteko
 
kaj multe ne diris al ni loka oficistino de loka vilaĝa oficejo
 
(ŝi memkonfesis, ke ŝi ne scias multe pri la realaĵoj
 
kaj historio
 
de la vilaĝo: "Vidu, vere mi estas stulta!"), Parte ŝi estis kompensiita de loka instruistino
 
kun kiu ni hazarde spontane intervjuis kiam ŝi iradis sian hundon. Eble nur pro manko da ŝancoj komuniki, ŝi ne diris ĉion brile - ŝi parolis tiel mallerte, ke mi ne plu povis resti tie kaj mi foriris
 
la ĉirkaŭen por fari fotojn - mi ne povas imagi kiel ŝi instruis (nur subjektiva komento de la aŭtoro). Kontraste kun la loka oficistino, ŝi almenaŭ ion sciis pri propra vilaĝo.

En Kláštor sub Zniev
ni pli poste trarigardis ĉirkaŭaĵon
 
kun falĉistoj kaj rastilistinoj
 
, fajro-arsenalon
 
, sub kiu
 
fluas la rivereto
 
, la malnovajn arbojn
 
, la mezlernejo Gimnazio
 
, la lokajn
 
kaj aliajn interesaĵojn
 
, kaj ni daŭrigis
 
nian vojaĝon al Brodzany. Transirante la urbon Partizánske
 
, ni ekhaltis por "labora" vizito en SKEJ sidejo, kie ni diskutis
 
kun Peter Balaž pri pluraj punktoj de LEK-kunlaboro ĉe preparado kaj paso de la Somera Esperanta Studado (SES) en Liptovský Mikuláš en julio de ĉi tiu jaro. Kaj tie ni faris kelkajn "arbitrajn"
 
fotojn (gaja rimarko de aŭtoro).

Post la 15-a horo
ni fine alvenis al Brodzany, kie troviĝas la Slava muzeo de A.S. Puŝkin, loĝanta en loka palaco
 
. Tie okazigis rememora agado
 
pri Albert Škarvan en formo de tri prelegoj
 
:
  1. Doc. PhDr. Augustín Maťovčík
     
    , DrSc.: Taglibroj
     
    de Albert Škarvan
  2. Prof. PhDr. Roman Holec
     
    , DrSc.: Albert Škarvan kaj la svisa Monto de la Vero
     
  3. Zdenko Ďuriška
     
    : Genealogio de Albert Škarvan
Estis aŭdeblaj multaj interesaĵoj pri Albert Skarvan, sed ankaŭ kelkaj novaj faktoj
 
(aŭtentikaj, registritaj en liaj taglibroj), kiuj ankoraŭ ne estis konataj
 
, kaj en kiuj aliaj novaj koneksoj emerĝas.
Aŭtoro Traduko

Peter Rybín

Peter Piar

Slovensky«]

Revenu al: Okazis » 2018