Peter Rybín
(retejestro de LEK-a retpaĝaro)
Mi estas Peter kaj mi tuj volus atentigi vin, ke mia Esperanto ne estas kvalita, ĉar mi nur lernas ĝin. Mi estas ankoraŭ nur komencanto (Oktobro 2006). Ankaŭ kun tiu alparolo helpis al mi samklubanino Darinka. Ŝi ĝin tutan tradukis al mi. Mi estas nova membro de Liptova Esperanto-klubo „LEK“ (Oktobro 2006)...
|
![]() 2006 |
![]() 2019 |
...kaj imagu tion: oni tuj eluzis min kaj mi ricevis taskon prepari tiun-ĉi retpaĝon. Sed por mi tio ne estas problemo. Inverse: mi ŝatas tion.
Kreado de interretaj paĝoj estas mia hobio. Alie mi laboras kiel tradukisto. Laborlingvoj: angla, slovaka kaj ĉeĥa -ĉiudirekten. Do, mi ne scias kion ankoraŭ diri pri mi. Mi estas edziĝita kaj havas du infanojn. Kaj mi ŝatas agi kun video, mi kreas kaj prezentas filmojn. Kelkajn videojn vi trovos ankaŭ sur tiuj paĝoj. Do mi deziras al vi agrablan amuzon! Kaj tio estas eble jam ĉio. Ankoraŭfoje mi dankas al vi antaŭe. Ĝis revido.
|