Vyšehrad super Jasenovo (31.12.2015) Slovensky 

La lasta tago de la jaro.
Homoj spertas ĝin diversmaniere. Esperantistoj el Liptova esperanto klubo, kune kun aliaj esperantistoj, ne nur el Slovakio, interkonsentis, ke ili spertos ĝin ĉe komuna turisma okazaĵo. Do, je La tri-dek-unua de decembro ni ekiris la vojaĝon - direkto Jasenovo.

Post alveno al nia cela loko
ni, kompreneble, kiel decas, komune reciproke salutakceptis unu la alian. Ĉar la mateno estis froste malvarma, antaŭ ni ekiris la vojaĝon, prevente ni plifortiĝis. Ankoraŭ kelkaj fotoj de lokaj atrakcioj kaj ni povas ekiri la vojaĝon.

Atingi la celon de nian vojaĝon,
montopinton Vyšehrad, ne estas nenie malfacila. Tio estas pli frue La pli-postulema promeno, kiel reala montgrimpado, do ĝi estas ĉiam tempo por paŭzo kaj komuna foto.

Vyšehrad estas naturrezervejo
deklarita en la jaro 1973 sur areo preskaŭ 49 hektaroj. Temas pri karakteriza roka pinto kun originaj fagarboj en montaro Žiar, kie troviĝas kalkamanta flaŭro, ieloke arbarstepa herba vegetaĵo kaj en lokaj partoj tutarbara vegetaĵo. Ankaŭ ĉi tie troviĝas maloftaj sortoj de insektoj. Vyšehrad estas samtempe signifa arkeologia loko de diversaj malnovaj kulturoj.

Pri la fakto, ke supreniri la montopinton
de Vyšehrad estas pli frue promeno, kiel turismo, atestas ankaŭ multo de lokaj vizitantoj, kiuj simile kiel ni decidis viziti tiun ĉi lokon. Kaj bonhumoro estis fakte brila!

Nacia naturrezervejo Vyšehrad
Vyšehrad prezentas pintan parton de la plej karakteriza simbolo de meza parto de montaro Žiar. El montpinto en alteco 830 metroj super maro estas larĝa panoramo al ĉirkaŭaj montaroj: Strážovmontaro, Malgranda kaj Granda Fatra. Temas pri eminenta arkeologia loko kun memoraĵoj de malnova fortikaĵloĝloko kelkfoje rekonstruita.

Atingi montopinton
neestis malfacile, tamen ni bezonis ian tempon por plenumi elĉerpitan energion. Ankoraŭ kelkajn fotografaĵojn el supervenko de montopinto kaj ni povas ekiri reen.

Nek dum revojo
ni bezonis rapidi, tial dum la revojo estis sufiĉe da tempo por fari komunajn fotojn, ankaŭ diversmaniere inspirindajn, eble artajn fotojn. Post reveno al aŭtoparkejo ankoraŭ unu komunan finfoton, adiaŭo, kaj ĉiu iris propravoje hejmen.

Spite de tio, ke matene frostis, Aŭtoro Traduko
la tago estis sunplena kaj eminente belega. Hejmen ni revenis sufiĉe frue por prepari al nokta ŝanĝo de malnova kaj Nova jaro. La tuta entrepreno de mateno ĝis feliĉa reveno estis perfekta kaj mi supozas, ke ĉiu partoprenanto estis sufiĉmezure kontenta.

Peter Rybín

Peter Piar

Revenu al: Okazis » 2015