Intervjuo kun novelektita prezidanto de ĈEA

En ĉeĥa urbo Šumperk
okazis de la 7-a ĝis la 9-a de oktobro 2011 jam 13-a kongreso de Ĉeĥa Esperanto-Asocio, kiun partoprenis ĉirkaŭ 80 homoj. Dum la kongreso estis elektita nova estraro, kiu laboros sekvontaj 3 jaroj sub gvido de Vladimír Dvořák.

Vladimír Dvořák (1960)
estas inĝeniero pri ekonomio kaj li esperantiĝis en 1986. En 1989-1992 estis prezidanto de Junulara Sekcio de Ĉeĥa-Esperanto Asocio (Ĉeĥa Esperanto-Junularo), en 1991-1993 vicprezidanto de Ĉeĥa Esperanto-Asocio. Kun sia edzino Pavla Dvořáková li organizis multajn Esperanto-aranĝojn (ekz. Oficiala UK-Antaŭkongreso en Prago 1992 kun seminario pri Komenio, Mezeŭropa Junulara Semajno en Olomouc 1992, Interreligia ASISTI-Seminario en Tábor en 1994, ILEI-konferenco en Tábor en 1996, Renkontiĝo de Esperantistaj Familioj en Pilský Mlýn apud Sedlice en 2006, unuaj du Vinaj seminarioj en Suda Moravio en 1989-1990, kleriga seminario pri "Esperanto kaj Interreto" Sabla Printempo en Písek).

Okaze de Vikimanio mi intervjuis sinjoron V. Dvořák:

1. Kia estas via devizo por via funkciperiodo?
Sen konsideri vian demandon ni fakte por balotoj elpensis propran devizon „La asocio ne estas komitato“. „Ni“ signifas la tutan nuntempan estraron, ĉar balotregularo multe ŝanĝiĝis kaj unu el ĉefaj novaĵoj estas, ke oni unuarande voĉdonas por kompletaj kandidataj listoj (se ili estas starigitaj). La celo estas ebligi al estonta prezidanto prezenti kompleksan estraron kun nomoj kaj supozataj funkcioj. Ni opinias, ke ĉio-ĉi povas gvidi al pli harmonia kunlaboro kaj krei pli facile unuecan teamon.
Tamen ja ne okazis iu revolucio, ĉar efektive 3 estraranoj restis, 3 jam membris en pasinteco (mi komence de 90-aj jaroj) kaj sole unu estas novulo ( kaj vere juna 22-jaraĝa nova sango).
Krome koincide en la estraron eniris tri kun nomoj Dvořák. Vere mi kun Pavla geedziĝis antaŭ pli ol 20 jaroj, sed la tria (vicprezidantino Libuše) havas neniun parencan rilaton al ni same kiel alia aktiva E-paro el Moravské Budějovice.

2. Kiuj estas ĉefaj taskoj de ĈEA por venonta jaro?
Taskoj estaj multegaj. Ni jam sukcesis ricevi aprobon ĉe ministerio por multflanke nova statuto kaj organizis Vikimanion okaze de dekjariĝo de esperanta vikipedio, kiun partoprenis ĉirkaŭ 70 personoj el 9 landoj inkl. lokaj esperantistoj kaj unutagaj gastoj. Same klaras, ke venontjare ni devos koncentriĝi por organizi komunan konferencon de E-asocioj el Ĉeĥio, Slovakio kaj Aŭstrio okazontan 27.-30.9.2012 en suda Moravio.
Ĉiukaze dum la kongreso ni nomis konkretajn alvokojn kaj necesajn paŝojn por nia balotperiodo. Al ili ekz. apartenas financa stabiligo kaj iom-post-ioma transiro al ekvilibrigita budĝeto, provo engaĝiĝi en subvenciaj projektoj, uzado de modernaj teknologioj ekde retmesaĝoj ĝis interreto, prilaboro kaj aktivigo de membrobazo inkluzive funkciado de komisioj kaj laborgrupoj kaj ne lastvice projektoj de Esperanto-muzeo en Svitavy, kie nun troviĝas ankaŭ la adreso de ĈEA.

3. Kia estas via opinio pri rilatoj inter ĉeĥaj kaj slovakaj esperantistoj?
Sendube ekzistas fortaj interligoj. Ni ja vivis longan tempon en komuna ŝtato kaj mi ĝuis ĝin (ne socialismon). Mi persone memoras tiutempajn esperantajn aranĝojn ekz. en Poprad aŭ en Dudince (eĉ tie s-ro Váňa unuan fojon prognozis mian geedziĝon kun Pavla kvankam tiutempe ekzistis neniu amrilato inter ni) sen paroli pri individuaj konatoj. Kvankam jam historie ekzistis du memstaraj E-asocioj, estis neniu problemo viziti unu la alian kaj ankaŭ komencantoj sentis neniun timon se ili bezonis foje uzi nacian lingvon ...
Personaj kontaktoj certe restis kaj surbaze de asocioj mi pretas daŭrigi ĉion utilan kaj prosperdonan. Tamen la tempo rapide pasas plu, aperis novaj barieroj kiel transpagaj malfacilaĵoj inter du ŝtatoj uzantaj kronon kaj eŭron kaj krome ekz. gejunuloj ne travivis komunan historion.
Mi do komprenas, ke venis tempo de „ordinara kaj kutima“ kunlaboro en pli kaj pli unueca Eŭropo, kie al ni tamen iom helpas la lingva simileco kaj por pli aĝaj ankaŭ historiaj rememoroj.
Espereble la menciita komuna konferenco venontjare helpos krei novajn kontaktojn inter niaj asocioj kaj precipe inter membroj.

4. Kion vi opinias pri estonteco de Esperanto?
Mi devas konfesi, ke mi ne estas entuziasmiga persono kaj ĝenerale ofte perceptas pli negativajn flankojn. Sendube la ideo mem estas perfekta kaj utila. Male necesas esprimi kiom multe mankas al ni, ekde konvenaj personoj ĝis financaj rimedoj. Plimulto el ni konsideras Esperanton unu el hobioj kaj ĉiam unue necesas vivteni sin. Aperis ankaŭ nova kaj larĝa skalo de eblaj interesoj kaj socio kaj medio rapide ŝanĝiĝas.
Por ĉio-ĉi nepras havi inter ni kaj enkadre de niaj asocioj kreemajn, oferemajn kaj sindonemajn homojn, kiuj kapablas aliajn alparoli kaj oferti kampojn, kiujn ceterajn volonte elektos inter multegaj alternativoj. Diversflanke regas individualismo kaj „fortaj manoj“ kaj fakte dirite sen kompreni internan komunan celon, esti individuo lerninta la lingvon sen membriĝi en asocioj kaj aliaj ĉeneroj tute nun sufiĉas por legi esperantaĵojn, trovi amikojn aŭ partopreni en aranĝoj. Sed kio sekve restos se neniu plu zorgos pri eldonado, instruado, organizado, deponos historiaĵojn aŭ traktos kun altranguloj ktp.?
Ni devas nian agadon kongruigi kun disvolviĝanta mondo, utiligi modernajn komunikilojn kaj serĉi taŭgajn strategiojn.
Mondo koncentriĝas, distancoj malpliiĝas kaj Esperanto utilus en facila kaj rekta komunikado. Mi tamen iom timas, ke ni tro uzas malnovajn metodojn sen kapabli utiligi kaj orientiĝi en pli novaj kaj izoliĝas en niaj grupetoj.
Statistiko kaj miaj personaj spertoj montras, ke Esperanto ĉi-tempe sendube ne floras. Ĉu floros kaj adaptiĝos en novaj cirkonstancoj dependas de ni ĉiuj.

Aldono:
Jen estas komitato de Ĉeĥa Esperanto-Asocio:
Vladimír Dvořák (prezidanto), Libuše Hýblová (vicprezidantino), Libuše Dvořáková (vicprezidantino), Vratislav Hirš (kasisto), Pavla Dvořáková, Miroslav Malovec, Miroslav Hruška.
Ĉefdelegito de UEA: Petr Chrdle.
Kontrolgrupo: Věra Gavandová, Jan Řepa, Ludmila Srbová.
La intervjuon preparis Ján Vajs.


Johano Vajs

Revenu al: Okazis » 2011