Ján Vajs 

Longjara esperantisto. Liaj instruistoj estis M. Zvara, A. Zachariáš, D. Dimitrov, M. Rybín kaj E. V. Tvarožek. Li estis funkciulo en AE SSR (poste SEA), SKEF, MEL kaj LEK. Aktive laboris en IKEO kaj E-speleologia fakgrupo.
En sia poresperanta agado preferas praktikan eluzon de Esperanto. Inter la jaroj 1989 – 1994 organizis 5 ekspediciojn en Eŭropo kaj Mongolio dum kiuj estis kunigitaj speleologio, Esperanto kasj turismo. Iniciatis „Kreivan metiejon“ kaj unuaj tri ankaŭ organizis.
Inicianto kaj kunorganizanto de kvar internaciaj „Speleotendaroj“. Kunorganizanto kaj partoprenanto de Esperanto-biciklistaj vojaĝprojektoj „Laŭlonge ĉe danubo“ kaj „Sukcena vojo“.
Longjara kunorganizanto de vintra renkontiĝo de E-turistoj kaj vojaĝantoj sub nomo „Poludnica“. Organizanto de tutjara sukcesa turisma projekto „12 monatoj – 12 montopintoj“. Li partoprenis 6 foje Universalan kongreson.
Aŭtoro de multaj artikoloj en diversaj E-periodaĵoj. Li tradukas el E kaj en E. Aŭtoro de originalaj faktografiaj libretoj pri E-entreprenoj kaj E-personecoj. Organizis laborojn ĉe novaj ZEOj en Slovakio.

 Revenu al Membroj