Vikimanio 2011

Vikimanio
estas internacia renkontiĝo de uzantoj de la Vikipedio. Fondaĵo Vikimedio organizas ekde la jaro 2005 renkontiĝon de uzantoj de ĉiuj lingvaj versioj de la Vikipedio. Omaĝe al la dekjariĝo de la Vikipedio en Esperanto okazis dum la tagoj 26-a ĝis 30-a de oktobro 2011 en la ĉeĥa urbo Svitavy unika internacia renkontiĝo de uzantoj de la esperanta versio de Vikipedio.

La tutan programon de Vikimanio
partoprenis 31 personoj el 9 landoj (CZ, SK, P, D, H, F, B, NL, USA) kaj krom ili la solenan programon sabate partoprenis pluaj 30 ĉeĥaj esperantistoj. La Vikimanion partoprenis eminentuloj: Chuck Smith, fondinto de Vikipedio en Esperanto, Miloslav Malovec, fondinto de ĉeĥa Vikipedio kaj Yves Nevelsteen, aŭtoro de libroj Vikipedio – praktika manlibro kaj Komputeko. El Slovakio la renkontiĝon partoprenis 5 esperantistoj (Ľ. Fajth, M. Fejfičová, M. Matúšov, K. Nosková, J. Vajs). Ĉefaj organizantoj estas ĈEA kaj E@I, persone Pavla Dvořáková kaj Vladimír Dvořák al kiuj helpis lokaj esperantistoj sub gvido de Libuše Dvořáková. La renkontiĝo estis interesa ankaŭ el vidpunkto de propagacio, ĉar pri la renkontiĝo estis granda intereso flanke de amaskomunikiloj. Televido, radio kaj gazetaro alportis ne kutiman kvanton da seriozaj informoj pri la renkontiĝo, pri Vikipedio kaj pri Esperanto.

La programo komencis
merkrede vespere per malfermo de la aranĝo, interkonatiĝo kaj diskuto. Ĵaŭde la partoprenintojn akceptis en la urbodomo la urbestro de Svitavy sinjoro David Šimek. Poste okazis vikipedia klerigado kaj trejnado en komputilaj klasĉambroj de la gimnazio. La partoprenintoj estis dividitaj je du grupoj: komencantoj kaj progresintoj. Dum la trejnado estis tradukitaj el Esperanto al naciaj lingvoj vikipediaj artikoloj pri Svitavy kaj Pardubice. Posttagmezan programon estis plenumita per vizito de urboplaco kaj preĝejo kun la loka historiisto – humuristo. La partoprenintoj grimpis al preĝeja turo, de kie estas bela elrigardo al la longa urboplaco. Post la kultura ekskurso daŭrigis la programo per prelegoj de Yves Nevelsteen kaj Michal Matúšov.

La plej ĉefa punkto
de la renkontiĝo okazis vendrede per solena prelega matineo en Domo de Ottendorfer omaĝe al dekjariĝo de Esperanta Vikipedio. La matineo okazis en belega salonego kaj partoprenis ĝin ne nur partoprenantoj de la renkontiĝo, sed ankaŭ interesuloj pri Vikipedio el la urbo Svitavy kaj ĉirkaŭaĵo. La solenan matineon malfermis prezidanto de ĈEA Vladimír Dvořák. La matineon persone salutis la urbestro David Šimek kaj perletere direktorino de la Urba muzeo kaj galerio en Svitavy. Ĉeĥa operkantisto kaj esperantisto Miroslav Smyčka prezentis ĉeĥan himnon kaj poste slovakan. Ĉefprelegis Chuck Smith pri „Historio de Vikipedio“. Pri ĉeĥa Vikipedio kaj ĝia historio prelegis Miloslav Malovec. Tre interesan prelegon havis Marek Blahuš, kiu taksis naciajn Vikipediojn laŭ informoj pri Esperanto. Pri kultura parto de la matineo zorgis Pavla Dvořáková kiu profesionale pianludis. Post la matineo estis en la sama domo en Esperanto – muzeo trarigardo de muzeaj ekspoziciaĵoj kaj interreta seminario por publiko. Vespere daŭrigis prelegojn de Marek Blahuš pri kopirajtoj kaj lasta ĉiulingva Wikimania en Haifo kaj Katka Nosková pri E@I projektoj.

Sabate antaŭtagmeze
en studenthejmo funkciis laboraj kaj diskutaj grupoj. Posttagmeze la partoprenintoj vizitis urbon Litomyšl, kie trarigardis la kastelon, naskiĝdomon de Bedřich Smetana kaj tombon de Karlo Píč, kie Miloslav Malovec parolis pri interesaj momentoj de la vivo kaj verkado de mondkonata esperantista verkisto. Vespere la ĉeforganizinto informis pri la konkludoj de la renkontiĝo kaj du konkurstaĉmentoj partoprenis konkurson pri Vikipedio, kiun gvidis Marek Blahuš. Fino de la vespero apartenis al komuna kantado de esperantaj kantoj.

Dimanĉe en la Esperanto – muzeo
laboris grupetoj laŭ la intereso kaj antaŭtagmeze la partoprenintoj forveturis hejmen.

Vikimanio estas
nova unika internacia renkontiĝo, kiu en estonteco de Esperanto povas ludi gravan rolon. Nun ni ne antaŭsentas gravecon de la Vikipedio, kiel forta ilo por disvastigo de Esperanto. Tiuj, kiuj partoprenis jam havas imagon, kio signifas Vikipedio por Esperanto-movado. Pro tio mi volis danki al organizantoj por perfekta organizado kaj altranga programo ĉu vikipedia, ĉu socia aŭ kultura. Dank al ili Espernato faris paŝon antaŭen.

Enigmo:
En fotogalerio de Vikimanio estas 21 fotografaĵoj. Sur la lasta 21-a estas du eminentaj esperantistoj. Tiu, kiu scias iliajn nomojn, skribu al LEK-adreso Lek@szm.sk kaj unuaj tri ĝustaj respondoj estos premiitaj.
L.R.: L.F.


Johano Vajs

Revenu al: Okazis » 2011